La Dia Principo - Bodkumaro - Sambhashana Sandesha | paĝo 27, majo 2022
Estis iam iu reĝo. Li konsideris sin ateisto. Foje, iu sanjaso (monaĥo) venis viziti lin. Beninte la reĝon, li demandis kun rideto: "Ĉu per la graco de Dio ĉio en via lando estas bone?"
Aŭdante tion, la reĝo respondis malkontente: "En la lando ĉio ja estas bone. Sed ĉi tie la dia graco tute ne rolas. Ĉio estas atingita nur per mia propra klopodo."
Tiam la sanjaso, ankoraŭ ridetante, denove demandis: "Ĉu vi do ne agnoskas la ekziston de Dio?"
La reĝo diris: "Tute ne. Mi estas ateisto."
"Ho, tiel!" diris la sanjaso kaj demandis: "Viaj subulaj oficiroj, ĉu ili parolu la veron aŭ malveron? Kio estas via atendo tiurilate?"
"Ili parolu nur la veron. Mi palisumos tiun, kiu parolas malveron!"
"Ĉu vi deziras la bonfarton de la homaro?"
"Tio mem estas mia celo. La servo al la malriĉuloj kaj senhavuloj estas mia supera celo."
"Ĉu vi deziras vidi vian landon kun aparta beleco, aŭ malbela?"
"Mia deziro estas, ke mia lando estu plej belega."
"Se estas tiel, tiam estas klare, ke vi ja deziras la ĉeeston de Dio. La Dia Principo estas Vero, Boneco kaj Beleco (Satyam Shivam Sundaram). Kie troviĝas vero, boneco kaj beleco, tie Dio nepre ĉeestas. Sen la ekzisto de Dio, vero, boneco kaj beleco ne efektiviĝas," diris la sanjaso.
Influite de tio, la reĝo faris multajn demandojn al la sanjaso pri la Dia Principo. Pro la instruado de la sanjaso, en mallonga tempo li fariĝis piulo de Dio.
Posted Apr 4, 2026, 1:23 PM UTC