r/Esperanto•
erekohn

Kial vi amas Esperanton?

Diskuto

Ni havas niaj razonoj kial ni amas Esperanton. Sed, kial vi amas Esperanton? Estas cxar de la ideo de universala lingvo? Aux cxu vi pensas ke Zamenhofo estis bonaspekta? (;

Posted Sep 24, 2016, 7:31 AM UTC

179
CassiusCray•

Mi amas Esperanton ĉar ĝi ebligas al mi komuniki egalnivele kun personoj el aliaj landoj kaj kulturoj. Preskaŭ ĉiufoje kiam mi ekkonas esperantiston, tiu jam ŝajnas kiel malnova amiko.

9
erekohnOPEterna komencanto•

Mi amas Esperanton ĉar ĝi ebligas al mi komuniki egalnivele kun personoj el aliaj landoj kaj kulturoj.

Mi konsentas! Fakte, mi parolis kun persa persono hieraux, kaj li ne povis paroli la anglan! Tia mojosa afero.

tiu jam ŝajnas kiel malnova amiko.

Hoooo, mi tre konsentas. Plej da Esperantistoj ke mi renkontis estis tiel afabla kaj amika al mi (:

4
dbrn84•

Mi ne havas veran kialon. Kvankam mia ŝatokupo estas ĉiam, ekde mia infaneco, fremdaj lingvoj. Do, Kiam mi malkovris Esperanton, mi tuj trovis ĝin tre interese, sed mi neniam provis lerni ĝin. Post multe da jaroj mi fariĝis lingvisto kaj mia intereso pri Esperanto pliiĝis. Fakte, mi eklernis ĝin kaj, kvankam mi estas ankoraŭ komencanto, tiu lingvo iĝis objekto de mia lastatempaj studoj.

7
BeGodlike•

Mi ŝatas la koncepto de internacian lingvon, kaj la facila komunikado kun aliaj mondcivitanoj. Mi estas la nur persono en mia familio ke parolas Esperanton; mi ŝatas esti strangulo. Ankaŭ, mi pensas ke Zamenhofo estis bonaspekta. :3

6
claire_resurgent•

Mi amas Esperanto, ne nur ĉar ĝi estas internacia, sed ĉar ĝi estas simila sed pli bela ol la latina - ĉefe gramatike.

Ĝi estas nekompreneble taŭga por rakonto kaj poezio. Ĝi estas verko arta.

La momento, kiam mi ekamis, estis dum mi legis "La Korvo" per Kalocsay tradukitan - nu mi amas la verkiston Poe kaj tiun poemon, sed jen tiu ĉi stanco:

Repreninte miajn fortojn, post hezit' mi riskis vortojn:
"Ho, sinjor' aŭ sinjorino, min pardonu pro l' malfru',
sed la dormo min katenis, kaj vi tiel kaŝe venis,
tiel mallaŭtpaŝe venis, kun tiel necerta bru',
ke mi dubis". Kaj la pordon mi malfermis vaste. "Nu?"
Nigra nokt', -- nenio plu.

Tial Esperanto plaĉas al mi.

6
erekohnOPEterna komencanto•

Tre bone razonoj! Mi ne realigis kiel simila Esperanto estas al la latina.

3
ReedsAndSerpentsla lumo en la tenebro ke la tenebro komprenas ne•

Ĉu vi scias la latinan ankaŭ? Ni devas esti amici.

1
claire_resurgent•

Mi estis studanto de tio en gimnazio. Neniam mi povis paroli sed nur kompreni motojn kaj similajn.

1
ReedsAndSerpentsla lumo en la tenebro ke la tenebro komprenas ne•

Ĉar mi povas krei vortojn, kiel "naskiĝboato" kaj "piedbatalo" kaj neniu povas ĉesigi min.

Ankaŭ, Google ne povas traduki ilin =D

2